Saltu al enhavo

Diskuto:Batalo de Holowczyn

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En kiu lingvo la koncerna loko povus havi nomon "Holofzin"? Origine? Aŭ transliterita al Esperantaj literoj? Laŭ la komenca h ĉiukaze ne povas esti io iel parenca al la rusa, sed ankaŭ ne povas esti la litova, pola, belorusa, rutena, ukraina, eĉ ne la germana aŭ sveda. En ĉiuj lingvoj la tria plej lasta sono estas la esperanta sono "ĉ", kiun sencon havus litero 'z' ĉi tie, prononcata esperante eble "z", eble "c", sed ĉiukaze ne "ĉ"??? Mi starigas la hipotezon ke temas simple pri neveraĵo. Kiu havus argumenton favore al la stranga formo, argumentu kaj klarigu ĝin. Sed post trarigardo de la koncerna vikidatuma ero d:Q1428701 pri la koncerna vilaĝo mi provizore ne havas kialon kredi pri la seriozeco de nekonfirmita noma variaĵo ""Holofzin" kaj forigas ĝin. ThomasPusch (diskuto) 15:33, 4 sep. 2022 (UTC)[Respondi]