Diskuto:Blogo
La ligoj al blogoj trovantaj en Ĝangalo ne funkcias. Mi ne scias kiel funkciigi ilin. Eble entute ne eblas ? Tiuokaze oni anstataŭigu la ligojn per nur unu al Ĝangalo kaj listigi are la blogoj tie atingeblajn
Purigado
[redakti fonton]Mi forigas blogon el la listo --
- se la ligilo ne funkcias
- se la blogo jam ne estas Esperante
- se neniu skribas en blogo dum la pasintaj ses monatoj
Mi volas ke la listo estu aktuala kaj sen senutilaj ligiloj. Andrew 03:03, 26. Dec 2005 (UTC)
Rilata termino
[redakti fonton]Kiel oni esprimas "TrackBack"?
[redakti fonton]Mi volas redakti ĉi tiun artikolon pri rilataj terminoj de blogo, tamen mi embarasiĝas, kiel oni esprimas terminon de "TrackBack (en la angla)".
Prove mi serĉis TTT-ejojn sur Google per ŝlosilvorto de "spuro" ("track" en la angla) kaj "trakback", kaj mi trovis paĝon jene:
- "spuro reen" : http://kunar.livejournal.com/2005/05/09/
Sed mi ankoraŭ ŝanceliĝas. Bonvolu instrui la vortouzadon al mi! Gardejo 15:33, 1. Okt 2007 (UTC)
En mia Esperantigo de la blogprogramo "WordPress" mi uzis "respurado" por "trackback". Bertilow 01:37, 2. Okt 2007 (UTC)
Koran dankon, S-ro Bertilow. Mi volas uzi "respurado" de nur via propono, sed ankaŭ komento sur artikolo en mia blogo. La komento havas ekzemplon, jene:
- KDE-vortaro (arkivigita laŭ stato de februaro 2012)
- http://www.kisa.ca/vortaro (ne plu atingebla kaj neniu arkivigo konatas)
Gardejo 15:58, 3. Okt 2007 (UTC)