Saltu al enhavo

Diskuto:Bondone

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La mapa poziciigo ne estas tute ĝusta, fakte ĝi montras lokon ekster la regiono kaj provinco, iom tro sude kaj probable ankaŭ iom tro okcidente... La koordinatoj tamen ŝajnas ĝustaj... ThomasPusch (diskuto) 15:08, 29 Nov. 2012 (UTC)

Saluton, Thomas. La problemon kaŭzas du apartaj parametroj de {{Informkesto urbo de Italio}}, kiuj estas uzataj por meti la markilon al la ĝusta pozicio sur la mapo. Momente mi ne havas ideon, kiel ni povus uzi por tio la jam ekzistantajn koordinatojn. En la fontokodo de la informkesto troviĝas sufiĉe stranga <div-mikso kun diversaj formatoj. La koordinatoj estas nur uzataj por la tiea {{koord}}, sed tute ne por la pozicio de la markilo.
Se ni havus ĉiujn regionajn ŝablonojn de {{situo sur mapo}} por Italio, ni povus ŝanĝi al ĝi, ene de la informkesto. Mi trovis 8 tiajn ŝablonojn en la germana vikipedio, dum en la angla estas kategorio por tio, nome en:Category:Italy location map templates. Bedaŭrinde mi ne scias, ĉu iu alia vikipedio havas kompleton de la bezonataj ŝablonoj. Ĉu vi emas kunhelpi serĉi ilin? Do, unue ni ja povos traduki la germanajn, escepte de tiu por Sicilio, ĉar ĝi jam ekzistas ĉi tie. --Tlustulimu (diskuto) 17:55, 29 Nov. 2012 (UTC)
(+) Alternative mi povus rearanĝi la aferon pri la mapo kun markilo per helpo de la ŝablono {{situo sur mapo Italio}}. Same tion faras la germana vikipedio. Mi ĵus rigardis la ŝablonojn en diversaj vikipedioj. Sed nenie ekzistas ĉiuj regionaj ŝablonojn de {{situo sur mapo}} por Italio. --Tlustulimu (diskuto) 18:19, 29 Nov. 2012 (UTC)