Saltu al enhavo

Diskuto:Buckow

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikola titolo "Buckow (Märkische Svislando)" kun aldono de germana adjektivo kaj esperanta substantivo estas bedaŭinda robota paneo. En la esperanta vikipedio tute ne estas alia artikolo "Buckow", kaj laŭ la principo de laŭeble mallonga artikola nomo sencas alinomigo al tiu mallonga titolo. Sed ankaŭ en la germana vikipedio apartigilo "Buckow" (de la slava vorto buk=fago) informas ke nur ekzistas unu memstara urbo de tiu nomo, kaj ke aliaj lokoj samnomaj nur estas komunumopartoj respektive kvartaloj de iu loĝloko. Mi do nomas la titolon de la artikolo pri la urbo simple "Buckow", kaj se iam kreiĝos unua artikolo pri samnoma alia komunumoparto respektive kvartalo kaj sekve de tio verkiĝos apartigilo pri la pliaj uzoj, ĝi nomiĝu "Buckow (apartigilo)". ThomasPusch (diskuto) 21:43, 13 Maj. 2014 (UTC)