Diskuto:Christopher Blake
Aspekto
Estas laŭdinda projekto fari tutan faskon da novaj artikoloj pri olimpikaj arkistoj. Sed necesas ankoraŭ atenti tri aferojn:
- Se teksto havas ne multe pli ol 3 frazoj (ni diru ĝis 6 aŭ ok frazoj), ĝi devas sube havi ŝablonon ke temas pri ĝerma artikolo. Ĉi tie eblus la ŝablono {{ĝermo|sporto}}, sed perfektas la ŝablono {{ĝermo|arkpafado}}.
- Oni atentu ne plurajn frazojn komenci per sama vorteto, aparte ne per "li li li". Pli bone estas duan fojon mencii la nomon, aŭ iom ŝanĝi la vortordon, tiel ke alia vorto komencas la frazon.
- Kaj, la paĝo nur pretas, kiam supre en la dua linio ĉe "Vikidatumoj:" ne plu estas la vortoj sen priskribo en griza koloro, sed iu mallonga priskribo, ĉi tie "aŭstralia pafarkisto". Simple klaku la nomon apud la vorto "Vikidatumoj:" en la dua linio kaj enkopiu la tute koncizan priskribon en la linio "Esperanto" kaj la kampo "Priskribo".
Mi nun ankoraŭ enmetis ĉapitron "Vidu ankaŭ" kaj donis emblemon kaj ligilon al la Aŭstralia Olimpika Komitato. Tio ne necesas, sed jes bonvenas por aldoni iom pli da materialo, tiel ke la teksteto ne estu minimuma ĝerma artikolo, sed jam iom pli vasta ĝermo. Sed la suprajn tri erojn vere necesas atenti. ThomasPusch (diskuto) 21:41, 26 feb. 2025 (UTC)