Saltu al enhavo

Diskuto:D. Ivanski

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi scias de EdE nomas lin "germano aŭ polo". Tamen mi dubas ke li povus esti estinta polo - kiel pola formo de la nomo multe pli verŝajnus Iwański. Logante en Munkeno, oni eble ne metintus la diakritan signon super la "n", ĉar ĝi ne estas en la germana lingvo kaj tiamaj germanaj tajpiloj komence de la 20-a jarcento ne havis tian signon, sed "w" estas tute kutima germanlingva litero, ne estus ajna kialo ŝanĝi tiun literon al "v". La nomo Ivanski estas en tiu latinliterigo tre ofta en Bulgario, kaj povus eventuale esti ankaŭ iu arkaika latinliterigo de la rusa nomo Ivanskij (konsiderante ke Ivanski ankaŭ tradukis el la rusa al Esperanto tekstojn de Petro Kropotkin). Sed pli-malpli ĉiu klera bulgaro, kiun mi konas, ankaŭ fluas en la rusa lingvo, tial mi - se mi devus diveni - devenus pri bulgaraj familiaj radikoj. Mi ne volas ĉi tie naski senreferencajn onidirojn, sed nur alvokas al singardo, ĉu la indiko "...aŭ polo" vere ĝustas. ThomasPusch (diskuto) 21:48, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]