Diskuto:Daŭripova disvolviĝo
Aspekto
Titolo
[redakti fonton]Saluton. Mi pensas, ke la verbo "daŭri" ne estas transitiva. Kaj tial la sufikso "ebl" ne uzeblas. Do pli bonus la titolo "daŭrigebla disvolviĝo" aŭ eble "daŭripova disvolviĝo". Ĉu estas aliaj proponoj? Se ne, mi alinomos post kelkaj tagoj denove al la unua varianto. Amike --Tlustulimu 16:14, 19 Sep. 2011 (UTC)
- Vi pravas, "daŭrigebla disvolviĝo".Narvalo (diskuto) 21:10, 18 Apr. 2012 (UTC)
- Saluton al ĉiuj. La verbo "vivi" ne estas transitiva, kaj ni trovas en la artikolo la terminon "vivpova", por eviti ĉiun diskuton, kial do ne konsideri la gloson daŭrpova disvolviĝo? DidCORN (diskuto) 10:59, 27 aŭg. 2018 (UTC)
- Iu vorto "vivpova" ne aperas en la artikolo, kaj se ĝi aperus, mi konsiderus ŝanĝi ĝin al la normala vivipova. Ekzistas neniu ajn kialo ŝanĝi daŭripova al "daŭrpova" nur pro tio, ke vi preferas tian formon. --Surfo 19:26, 27 aŭg. 2018 (UTC)