Saltu al enhavo

Diskuto:Danĝero

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingva demando pri Endanĝeri

[redakti fonton]

"endanĝerigi. Meti en danĝeron: per tiu gesto li endanĝerigis sian karieron; endanĝerigi la vivon de piedirantoj per tro rapida stirado.

Kiam oni uzas la avortoN endanĝer(ig)ita kaj ne danĝer(ig)ita?

Sj1mor (diskuto) 07:44, 6 apr. 2025 (UTC)[Respondi]

"Endanĝerita" ĉiam estas eraro, same kiel "entombita." Mi pensas ke mi neniam renkontis vorton "danĝerigi"; ĝi devus signifi "igi danĝero", ekzemple "Mi ne iros tien, ĉar la nuklea akcidento kiu okazis tie danĝerigis la aeron." "Danĝerita" ĉiam estas eraro. --Arbarulo (diskuto) 20:42, 6 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Mi legis plurfoje sed mi ankoraŭ ne sufiĉe komprenas, ĉu kaj "endanĝerita" kaj "danĝerita" estas eraraj? Do kion uzi por esprimi la ideon meti en danĝero? mi citis plej supre en la diskuto la difinon de endanĝerigi kiel ĝi aperas en vortaro.net kun ekzemploj de uzo. Sj1mor (diskuto) 07:05, 7 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Jes, "endanĝerita" kaj "danĝerita" estas ĉiam eraraj. "Meti en danĝeron" oni ĉiam povas esprimi per "endanĝerigi". Arbarulo (diskuto) 00:23, 8 apr. 2025 (UTC)[Respondi]