Saltu al enhavo

Diskuto:Defendulo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se la aliaj plej bazaj futbalaj pozicioj estas avanulo, mezkamupulo kaj golulo, tiu ĉi laŭ sama modelo estu "defendulo", ne surprize "defendanto" (kiel ĝis nun en vikidatumoj) aŭ "defendisto" (cetere, memoru ke plej multaj aktivaj futbalemuloj ne estas profesiuloj, sed amatoroj, multaj el ili infanoj, sed ĉiuj dividiĝas al la bazaj futbalaj pozicioj, tial la tendence profesieca finaĵo -isto povus misgvidi). Kaj: nepre la vorto en vikidatumoj kaj en en vikipedio estu la sama! Mi ŝatas la PIV-an fakan proponon "arierulo", ankaŭ kun finaĵo "-ulo", sed ankoraŭ neniam vidis ĝin ekster PIV ie en la internacia e-lingva gazetaro kaj literaturo ... kaj ĝi ŝajnas al mi ankoraŭ tro malmulte uzata... Sed tio povos ŝanĝiĝi dum la sekvaj jaroj kaj jardekoj! ThomasPusch (diskuto) 16:02, 22 jun. 2024 (UTC)[Respondi]