Saltu al enhavo

Diskuto:Depresio (medicino)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

El ĵusa noto en persona diskutpaĝo:

Mi tre bonvenigas la kreon de aparte medicina/psikiatra artikolo pri "depresio". Ke oni mise kreis ruĝajn ligilojn pri DMS kaj pri la Usona Asocio pri Psikiatrio, kvankam ekzistas esperantlingvaj artikoloj pri DSM kaj la Usona Asocio pri Psikiatrio, estas facile riparebla erareto. Bonus ankoraŭ ekuzi la ŝablonon Ŝablono:KIM, ĉar DSM estas nur usona kaj la tuta resto de la mondo kalkulas diagnozojn laŭ KIM ... kvankam tio montrus ke estas ok diversaj KIM-kodoj de depresio (ne kalkulante KIM10:X60-X84, intencita memdamaĝo, kio klare estas io alia, kvankam la germana paĝo ŝtopas la kodon en la informkeston pri depresioj). La problemeto pri tio estas nur ke la esperanta "ŝablono:KIM" memkompreneble gvidas al tute noveca esperanta Ŝablono:KIM-11, kvankam la tutnova klasifiko neniel ĉie inter medicinistoj uzatas. Multaj, kaj ankaŭ ekzemple la germana vikipedio, ankoraŭ kalkulas laŭ la antaŭa KIM-10, pri kiu ni entute ne havas ŝablonon. Tio estas principa problemo: nova klasifiko ankoraŭ ne estas establita nur kiam oni inventis ĝin, ĝi devas esti en praktika uzo... ThomasPusch (diskuto) 16:05, 5 sep. 2024 (UTC)[Respondi]