Diskuto:Distrikto Bjalistoko
Unuopaj mortigoj en aparta kategorio "Dua mondmilito"
[redakti fonton]En la teksto nun estas du frazoj pri mortigoj en la unua mondmilito, kiujn metis uzanto Sliwinski, kiu metas tiajn frazojn al ĉiaspecaj tekstoj kaj listoj. Pri la unua frazo de 2022 li redaktoresume notis "laŭ pola vikipedio", kaj pri la dua de 2023 simple notis "germana militkrimo kontraŭ infanoj":
![]() |
|
Kompreneble mi kiel ĉiu ne ĝojas pri mortigo de unusola homo, despli se infano, despli se tri. Kaj mi suspektas ke en la milito mortis pli ol tiuj 19+12 homoj en la distrikto. Ĉiu milito estas tre mortiga epoko, kaj vere, mortigo de infanoj de 4 ĝis 12 jaroj, kiuj tre probable ne estis infanaj soldatoj kun mitralo en la mano, sed senarmitaj civiluloj, estas aparte krima ago. Sed tamen: mi rigardis en la pola vikipedio, ankaŭ en iuj aliaj grandaj lingvoprojektoj kaj en vikidatumaro kaj ĉie tute ne trovis vilaĝon Wrocień. De kie uzanto Sliwinski havas siajn informfontojn?? Tiujn referencojn nepre necesas nomi, ĉar alikaze simple temas pri babilema onidiro, aŭ ĉi tie pri manipulema demagogio kaj akuzo. Kaj ne helpas se oni nun viŝos la vilaĝonomon kaj simple skribas "La 31-an de julio 1943 la germana kampa ĝendarmaro brutale pafmortigis en vilaĝo de la distrikto 12 personojn, en tio tri infanoj de 4 ĝis 12 jaroj", ĉar tiu frazo, kvankam malpli facile pridubebla, neniel estas pli pruvita!! Oni en la esperanta vikipedio ne por ĉiu banala aserto bezonas skriban referencon, se facilas en pluraj branĉoj de vikipedio aŭ en vikidatumoj kaj en la ĝenerala vikipedio kontroli la aserton. Frazon kiel "la plej multaj civitanoj de Pollando denaske parolas la polan" ĉiu sen skriba referenco kredas, kaj facilos konfirmi la aserton. Sed se oni en naciisme nigra-blanka retoriko skribas "la germanoj murdis la polojn kaj la judojn", kvankam mortigis unuopa individuo, ne "la germanoj" kolektive (almenaŭ ne tiuj kiuj naskiĝis post la jaro 2000), tiam la asertoj devas esti kontroleblaj. Mi en la esperanta vikipedio jam vidis pli ol 5000 frazojn en kiu uzanto Sliwinski notis ke "la germanoj" aŭ "la rusoj" krime murdis kaj ne vidis eĉ unu frazon en kiu li skribis ke pola soldato aŭ civitano mortigis alian homon. Tia redaktado odoras je naciisma misuzo de la dramaj kaj abomenindaj okazaĵoj de la dua mondmilito, fakte estas hontinda por la internaciisma kaj tendence sennaciisma Esperanto-movado, kaj estas ofenda por "la germanoj" kiuj estis murditaj de la nazioj en la dua mondmilito, sed ankaŭ estis civilaj viktimoj de aliaj nacianoj en la milito, kaj de ĉiuj kiuj vivis antaŭ kaj post tiu milito. Tial almenaŭ necesas havi klarajn informojn kaj referencojn pri la informfontoj, kaj necesas krome vortumi la frazojn tiel ke ili ne estas ŝablonaj popolismaj naciismaj ofendoj. Krome necesas plenigi la tekstojn per informoj esencaj pri la temoj: la "distrikto Bialistoko" ne nur menciindas en enciklopedio ĉar ie tie en julio 1943 estis mortigitaj tri infanoj de 4 ĝis 12 jaroj: rigardu iun ajn polan presitan enciklopedion kaj vi vidos ke se tie estos artikolo pri la "distrikto Bialistoko", tiam la plej gravaj resumaj informoj pri la distrikto ne estos nur tiuj 3 infanoj, probable ili eĉ entute ne menciiĝos. Tial estas malekvilibro, se iuj mortigoj en alikaze tre malplena artikolo tre elstaras, kaj entute la demando estas ĉu estas tasko de enciklopedio listigi tiajn mortigojn (en milito aŭ ekster). Sed se, tiam almenaŭ per ĝustaj kaj facile kontroleblaj informoj. Ĉio alia ne estas enciklopedio. ThomasPusch (diskuto) 21:28, 5 nov. 2024 (UTC)