Diskuto:Dolchamar
TTT-ejo?
[redakti fonton]Ĉu nur por mi, aŭ ĉu la oficiala TTT-ejo estas tute fuŝita? --Briono 10:52, 18. Dec 2003 (UTC)
- Fakte jes! nur aperas listo de .php3 dosieroj kaj .jpg bildoj, sed la paĝoj ne montriĝas. Arno Lagrange 11:37, 18. Dec 2003 (UTC)
La oficiala TTT-ejo bedaŭrinde ne plu ekzistas. Verŝajne iu aĉetis ĝin, kaj nur tie troviĝas la "ligil-farmo" plena de reklamoj. Plorante, mi forigis ĝin. --Viliam Búr 12:03, 24. Mar 2007 (UTC)
Nun ĝi (tio estas, la originala, dolchamar.com) estas pornejo. William PATTERSON 16:25, 29. Aŭg 2009 (UTC)
kantotekstoj
[redakti fonton]el Vikipediista diskuto:Sagitario
Saluton, Arno jam atentigis vin, ke la kantotekstoj aperu en la Vikifonto. Ĉu vi havas permeson aperigi ilin ĉi tie?
Se alvenas interkonsento, mi forigas ĉiujn tekstojn. RK
- Jes mi atentigis ke loko por kantotekstoj aŭ poemoj prefere estu en Vikifontoj ol en Vikipedio. Cetere bonvolu atenti ne enŝuti dokumentojn malrespektante leĝojn pri aŭtorrajto. Arno Lagrange ✉ 18:24, 11. Jan 2005 (UTC)
- Se vi (eble pli bone ni) ne havas eksplicitan permeson bonvolu forigi ilin, ĉar mi ankaŭ ne havas.
- mi jam trovis -> [Kiam Arno atentigis min? Eble mi jam forgesis.]
- vidu je Diskuto:Junaj_idealistoj AL
- Bonvolu forigi ilin!
- --Sagitario 13:16, 11. Jan 2005 (UTC)
Ĉu vere aperis Chu vi audis pri simia kaptilo? kaj la tuta teksto sen ĉapelitaj literoj? simia kaptilo RK
- Ankaŭ ne plaĉas al mi, sed mi nur kopiis la originalajn tekstojn de Dolchamar kaj ili volitive uzis la h-metodon kaj "x" anstataŭ "ks"
- --Sagitario 13:37, 11. Jan 2005 (UTC)
- Vidu al: http://www.nettie.fi/dolchamar/eo/liriko.htm
- --Sagitario 13:39, 11. Jan 2005 (UTC)
Ĉu vi pretas
[redakti fonton]- Titolo sur la kompaktdisko mem: ĈU VI PRETAS
- Titolo sur la 'juvelujo': ĈU VI PRETAS ? !
- Titolo sur la libreto: Ĉu vi pretas ! ?
William Patterson 01:42, 10. Apr 2005 (UTC)
membroj
[redakti fonton]Kiuj estas la mebroj de la grupo? --Kristjan' 10:44, 13. Aŭg 2005 (UTC)
Leena Peisa
[redakti fonton]Ĉu Leena Peisa jam/ankoraŭ estas en la grupo, kiam ili ludis dum la IJK en Lesjöfors, Svedio, je 2003? Bonvole rakontu al mi, mi devas scii tion! Dankon. — N-true 14:35, 29. Jul 2008 (UTC)