Diskuto:Egipta Mitologio
Aspekto
Kial Oziriso (kaj Osiris en la sama atikolo) kaj Isis (kaj ne Iziso)? Kial Chout kaj Nephtys kaj ne Ĉut kaj Neftis ? Tiuj nomoj necesigas iom da konsekvenco. -- Arno Lagrange 12:27, 18. Aŭg 2003 (UTC)
Kiel Vi pensas? Ĉu tiuj nomoj estas ĝustaj?:
- Oziriso [pole: Ozyrys]
- Izido [Izyda]
- Tefnuto [Tefnut]
- Ŝuo [Szu]
- Beso [Bes]
- Anubo (kaj ne Anubiso?) [Anubis]
- Rao [Re]
- Horo (kaj ne Horuso?) [Horus]
- Seto [Seth]
- Toto [Thot]
- Nuto [Nut]
Mencheperre 14:00, 18. Aŭg 2003 (UTC)
Finaĵo de la nomoj de egiptaj diinoj
[redakti fonton]Elektu ni kiel estu la finaĵo de diiono-nomoj: -a, -o aŭ neniu! Ĉu Izis-a, Izis-o? Ĉu Seĥmet-o, Seĥmet-a? Ĉu Mut, Mut-a, Mut-o? ktp. Tia elekto plibonigus la kvaliton de nia esperanta Vikipedio--DidCORN la 23-a de januaro 2016, 11:25 (UTC)