Saltu al enhavo

Diskuto:Epistolo al Filemono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"esperante: aproksime"

[redakti fonton]

Jen la difino "aproksim/i (tr) ∆ Trovi nombrojn (funkciojn) senlime proksimajn al objekto:" Do certe la uzo de la vorto aproksime ne estas ĝusta, sed ĉu eĉ validas doni tiujn esperantajn transliterumojn de nomoj?

Jen la eltrovaĵoj:

" Benjameno Witherington la 3-a (esperante: aproksime, Veteringtan)" kaj " Margareto M. Mitchell (esperante: aproksime, Metĉel)" Sj1mor (diskuto) 07:55, 2 jan. 2025 (UTC)[Respondi]

@ThomasPusch, Kion vi opinias? Sj1mor (diskuto) 08:26, 2 jan. 2025 (UTC)[Respondi]
@Sj1mor: Vi pravas, ke la uzo de "aproksime" ĉi tie estas strangeta. Eblus simple skribi "B. Witherington la 3-a (esperante: proksimume, Veteringtan)", sed al mi tia tordita "kvaron-esperantigo" ankaŭ ne plaĉas. Mi preferus la simplan anglan nomon, Benjamim Witherington, kaj aldone prononcan indikon en sistemo IFA, do [bˈɛnd͡ʒəmɪn wˈɪðəɹˌɪŋtən], ĉe s-ino Mitchell simple, ĉar fakte la sonojn de la angla prononco transdoni nur per esperantaj literoj estas preskaŭ neeble (nur se tute hazarde angla vorto nur uzas esperantajn sonojn, kiel okulo, eye, [a:j], tio eblas, aŭ Knox [Naks], sed sonojn [w] [ð [ɹ] [ŋ] la esperanta sonsistemo certe ne havas). ThomasPusch (diskuto) 09:57, 2 jan. 2025 (UTC)[Respondi]
@Sj1mor: Cetere, mi legetante ankoraŭ rimarkis multe pli grandan dubindan aserton. La teksto asertas ke tiu Filemono vivis en "Koloseo", sed Koloseo en Esperanto nur estas la granda amfiteatro en Romo, kaj ĉi tie celiĝas la antikva urbo "Κολοσσαί" en Frigio, kiu laŭ PIV estas Koloso kun komenca majusklo kaj sen "e", en tute alia kontinento. Tamen, teksto pri tiu antikve gravega urbo ĉe ni ankoraŭ plene mankas (d:Q1001370)... Albrecht K., kiu komencis la tekston, de pli ol jardeko, ekde decembro 2014, ne plu redaktas, ĉar li post 2 semajnoj estos 85-jaraĝa, mi eĉ ne scias kiel statas lia sano, espereble bone. Mi nun ne havos temon baki artikolon pri la tute interesa antikva loko. Eble vi, aŭ @Claudio Pistilli, kiu ankaŭ kutime simpatias al antikvaj helenismaj temoj, havus emon adopti la temon, kaj ekkonstrui almenaŭ artikolan ĝermon? Salutas ThomasPusch (diskuto) 10:26, 2 jan. 2025 (UTC)[Respondi]