Saltu al enhavo

Diskuto:Erika Godó

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedia emblemo La temulo de ĉi tiu artikolo, Erika Godó,

kontribuas kiel vikipediisto Erika Godo Belulino (diskuto kontribuoj).

Referencoj

[redakti fonton]

Mankas referencoj al la publikigaĵoj en gazetoj. -- kani (diskuto) 09:51, 28 okt. 2024 (UTC)[Respondi]

Pri ŝia novelo "La kaŝita ŝtuparo", publikigita en La Ondo de Esperanto n-ro 317, estas referenco (kvankam la PDF-dosiero estas provlegaĵo, en kiu mankas la paĝo pri la poemo mem, sed en la enhavlisto la kontribuo sendube dokumentiĝas), pri la rakontetoj "La trezorĉasistoj" kaj "La brakumo", laŭdire publikiĝitaj en Monato, vere mankas informoj pri monatoj kaj paĝoj. Se ŝiaj "poemoj ofte aperas en Penseo", tiam mankas nur ekzemplaj informoj pri monatoj kaj paĝoj: la kompletaj kolektoj ĵus reaperis je nova retadreso, oni povus ankaŭ tralegi la lastajn numerojn kaj mem trovi ŝiajn kontribuojn, sed tio estus tro temporaba. Kaj pri Beletra Edeno (ĉu??, ne Beletra Almanako, la indiko estis konscie ĝustigita je 21:20, 28 okt. 2024) ĝis nun mankas ĉiuj informoj en Vikipedio, ne nur datoj kaj lokoj de ŝiaj kontribuoj, kvankam la probabla publikaĵo menciiĝas en alia artikolo, kiun la nuna nova uzanto certe ne redaktis. -- ThomasPusch (diskuto) 00:46, 1 nov. 2024 (UTC)[Respondi]

Cetere, mi juĝas neserioza la artikolan nomon "Erika Godó Belulino" kaj proponas ŝovi ĝin al artikola titolo "Erika Godó", krom ke oni (ekzemple ŝi mem) povas indiki sufiĉajn rete alireblajn publikaĵojn (vidu supre), kiuj ĉiuj estas publikigitaj per "artista nomo" "Erika Godó Belulino". -- ThomasPusch (diskuto) 00:54, 1 nov. 2024 (UTC)[Respondi]

Kontribuoj de Erika Godó sole en la monatoj de 2024 aperis en jenaj eldonoj de la reta revuo Penseo:

ial inter aprilo kaj majo oni reduktis du milojn el la paĝnumeroj, do el 3640 iĝis 1640:

-- ThomasPusch (diskuto) 14:45, 1 nov. 2024 (UTC)[Respondi]

Beletra Edeno

[redakti fonton]

Mi nun trovis la unuajn dek ĝis nun aperintajn volumojn de la revuo "Beletra Edeno", la plej aktuala, 10-a jen ligiĝas:

http://www.esplerno.cn/elibro/Beletra%20Edeno_010.pdf

Do sendube pruvatas ke la revuo jes ekzistas, kvankam vikipedia artikolo pri ĝi ankoraŭ mankas. Mi provizore metas informeton pri la nova revuo en la paĝon pri la redaktoro - pli da informojn probable necesos ĉerpi el la ĝis nun publikigitaj PDF-formaj revuaj volumoj.

-- ThomasPusch (diskuto) 14:45, 1 nov. 2024 (UTC)[Respondi]