Diskuto:Fjodor la 1-a Ivanoviĉ
Aspekto
Estimata Kani, kial Teodoro? Se mi ne eraras li estis Feodor (en rusa lingvo Фёдор). Se vi uzas Teodor (kaj mi komprenas kial, ĉar vi studis historion per neruslingvaj fontoj), kial vi ne uzas Ĝon por Ivan? Mi opinias, ke se la persono estis ruso, do lin necesas nomi per lia denaska nomo Fjodor --P.Fiŝo 11:18, 30. Jan 2009 (UTC)
- @VladimirPF: La esperanta nomo Teodoro [en PIV] kompreneble havas la belan simbolan avantaĝon per unu esperanta vorto kunigi principe samajn personajn nomojn el la greka alfabeto (Θεόδωρος, Θeódoros) kaj la cirila alfabeto (Фёдор, origine Θeódor, nun fakte Fjodor), kion mi nomus tute en la tradicio de la grekaj monaĥoj Kirilo respektive Cirilo kaj Metodo, kiuj portis la grekan alfabeton al la orientaj slavoj. Sed ĉar fakte la orientslavaj knaboj nun ne plu prononciĝas Θeódor, sed Fjodor, la titolo "Fjodor la 1-a Ivanoviĉ" ankaŭ estas tute en ordo. Nur, kio ne estas en ordo, estas la aldonaĵo inter krampoj post tio, do "Fjodor la 1-a Ivanoviĉ (Rusio)" - tiu nomo nur sencus se estus pluraj esperantaj tekstoj pri diversaj "Fjodor la 1-a Ivanoviĉ"-oj, kiuj ne estas, kaj eĉ se ili estus mi grantius ke ĉiuj tiuj "Fjodor la 1-a Ivanoviĉ"-oj rilatus al Rusio, tiel ke la apartiga klariga aldonaĵo "... (Rusio)" garantiite ne helpus. Sed tiel ĉi la esperanta nomigo "Fjodor la 1-a Ivanoviĉ" estas tute unika kaj sufiĉa. Mi do forprenos la klarigan aldonaĵon "... (Rusio)". ThomasPusch (diskuto) 18:07, 12 nov. 2024 (UTC)
- Problemo estas tio, ke li estis ruso kaj lia nomo estas Fjodor. Mi scias, ke la nomo havas grekan devenon, sed nek li, nel liaj ĉirkaŭantoj estis grekoj kaj oni lin nomis Fjodor Ivanoviĉ. VladimirPF (diskuto) 18:41, 12 nov. 2024 (UTC)
- PS: Fakte eĉ eblus konsideri ĉu sufiĉus la nomo Fjodor Ivanoviĉ, kiel jam nun faras la unua frazo. Mi persone nun tute ne vidis numerojn en la kromaj caraj Fjodoroj. Tion probable kaŭzas la nur sessemajna rego de Fjodor Borisoviĉ Godunov, pri kiu oni ŝajne ne samopinias ĉu kunkalkuli lin aŭ ne, kaj sekver ankaŭ la esperantlingva tesksto pri Fjodor Aleksejeviĉ ne nomiĝas "Fjodor la 3-a Aleksejeviĉ"... Se tiel estas, fakte sufiĉas ankaŭ la nomo Fjodor Ivanoviĉ, ĉar nur "kalkuli ĝis unu" ne sencas. ThomasPusch (diskuto) 18:41, 12 nov. 2024 (UTC)