Saltu al enhavo

Diskuto:Fuzio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Apartigilo

[redakti fonton]

Mi subtenas la movon de la artikolo pri fiziko al Nuklea fuzio. Eĉ la ligiloj en la nova apartigilo al WikiData sufiĉe bonas. Tamen la vortara parto estas tro longa. Apartigilo ne estu preskaŭ-artikolo. Taylor 49 (diskuto) 17:19, 31 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi ne komprenas kial "la vortara parto estas tro longa". La "vortara parto" estas nur unu frazeto, kun referenco, kiu atentigas ke PIV antaŭvidas en Esperanto nur du signifojn de "fuzio", kvankam en fiziko, biologio, medicino kaj en pliaj fakoj estas multaj pliaj signifoj, kiel montras la jam longa kaj tamen ne kompleta listo sub la pri-PIV-a frazeto. La problemo kompreneble estas, ke fakte nur kun granda bonvolo eblas nomi la liston "vikipedia apartigilo", ĉar neniu alia paĝo ol tiu pri Nuklea fuzio jam estas verkita esperantlingve. Sed mi pensas, ke la simpla sendo al la vikidatumaj paĝoj pri la temoj aldone al esperantlingva resumo en tiu ĉi listo estas bona kompromiso, por tamen alveni al funkcia kaj helpa "vikipedia apartigilo". ThomasPusch (diskuto) 17:33, 31 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]