Diskuto:Garnier Almanako
Aspekto
Hm, mi nur trovis ke ĝin franclingve publikigis la pariza eldonejo Éditions Classiques Garnier, kaj krome en vikipedio kun vikidatumaro kaj en la reto trovis praktike nenion pri la nacilingvaj eldonoj. Por almanako kiu laŭaserte estis tiom "grava popola publikaĵo en la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj" tio estas iom malmulte. ThomasPusch (diskuto) 13:49, 4 dec. 2023 (UTC)
Bone, per arkivo mi ankoraŭ povis reelfosi la paĝon en 1999
- pri kolokvo de oktobro 1999 pri la temo Les Almanachs Populaires en Europe et dans les Amériques (XVIIe-XIXe siècles), do "Popularaj Almanakoj en Eŭropo kaj la Amerikoj (17-a-19-a jarcentoj)", kiu interalie fokusigas pri la du malsamaj lingvobranĉoj de la Almanako Garnier, kaj konfirmas ke ambaŭ lingvobranĉoj de la almanako iam ekzistis. Sed tio tamen ne estas multo. ThomasPusch (diskuto) 11:57, 5 dec. 2023 (UTC)