Saltu al enhavo

Diskuto:Goljato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Goliato / Goljato[redakti fonton]

La formo uzata de la Malnova Testamento de la Londona Biblio, tradukita de Zamenhof mem, estas Goljat(o):

Kaj eliris grandegulo el la tendaroj de la Filiŝtoj; lia nomo estis Goljat, el Gat; lia alteco estis ses ulnoj kaj unu manlarĝo. (1 Samuelo 17.4; vd [1])
Elĥanan, filo de Jaare-Orgim, Bet-Leĥemano, mortigis Goljaton, la Gatanon, ĉe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto. (2 Samuelo 21.19; vd [2])

Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto listas ambaŭ formojn, sed preferas la formon Goljato:

Goljat/o Filiŝta giganto, venkita de Davido. Sinonimo: Goliato. [3]
Goliat/o ① Goljato. ② Genero (Goliathus) de grandegaj koleopteroj el savanoj k arbaroj de tropika Afriko. [4]

Ĉar (a) ĝi estas la formo preferata de kaj Zamenhof kaj la fama tradicia Esperanta Biblio, kaj (b) ĉar ĝi estas nekonfuzebla kun la insekta genero, mi preferas la formon Goljat/o. Osteologia (diskuto) 03:41, 5 mar. 2019 (UTC)[Respondi]