Diskuto:Grafika karto
Titolo kaj terminoj
[redakti fonton]Mi decidis ŝanĝi la titolon de la artikolo de "vidkarto" al "grafika karto". Se oni serĉas la internaciajn terminojn por la afero, plejparto de la lingvoj uzas terminojn, kiuj tradukiĝas kiel aŭ "grafika karto" aŭ "videokarto" (kiun ankaŭ Komputeko registris ĉi tie). Ŝajnas al mi, ke Vikipedio uzas "vidkarto" nur pro tio, ke unu redaktanto decidis nomi ĝin tiel en 2006, kaj ekde tiam la artikolo apenaŭ ŝanĝiĝis. Laŭ miaj interretaj esploroj, "grafika karto" ŝajnas esti signife pli ofte uzata ol "videokarto", kaj ankaŭ signife pli "vidkarto"! Do laŭ mi, tiu verŝajne estu la titola termino. Sed ankaŭ certe indus mencii la terminon "videokarto" (ĉar ĝi estas sufiĉe ofte uzata, kaj ankaŭ tre internacia) kaj "vidkarto" (ĉar ĝi jam sufiĉe enuziĝis, eĉ se verŝajne pro vikipedia influo). Do mi listigos ĉiujn tri je la komenco de la artikolo. Bonvolu komenti, se vi havas komentojn aŭ protestojn. Spenĉjo (diskuto) 14:04, 10 okt. 2024 (UTC)
- Saluton. Mi ne kontraŭas tiun ŝanĝon, sed bv. unuecigi la uzon de 'grafiko karto' tra Vikipedio, ekzemple en la artikolo Persona komputilo Yves Nevelsteen (diskuto) 14:59, 10 okt. 2024 (UTC)
- Bone, mi koherigis kelkajn tiajn artikolojn, kiuj ŝajnis sufiĉe gravaj (nome: Persona komputilo, Komputila karto, Grafikilo, Eligilo, Bilddetaligeblo, EGA), aparte ĉe artikoloj, kiuj ne nur mencias la terminon "vidkarto" kun ligilo, sed ankaŭ mencias la artikolon pri ĝi (ekz. en "Vidu ankaŭ" sekcio). Mi ne ŝanĝis ĉiujn menciojn de la vorto en la tuta Vikipedio, ĉar ĝi ja ne estas evitinda vorto, kaj kiel ajn Vikipedio jam malkohere uzis jen "grafikkarto" jen "videokarto" ktp. Laŭ mi tio ne estas problemo. Spenĉjo (diskuto) 18:16, 10 okt. 2024 (UTC)