Diskuto:Guntero la 41-a (Schwarzburg-Arnstadt)
Etoso
Duko aŭ grafo?[redakti fonton]
La artikolo nomas Gunteron "duko", sed mi ne trovas iun mencion pri tio en iuj aliaj fontoj. Laŭ mia kompreno la Schwarzburg-aj dinastianoj estis grafoj, kaj poste imperiaj princoj (Reichsfürsten), do preskaŭ samrangaj al dukoj, sed neniam estis mem dukoj. Mi supozas ke "duko" rezultiĝas el mistraduko aŭ miskompreno, kaj proponas korekti al "grafo". Sincere, Moldur (diskuto) 15:30, 3 Jan. 2016 (UTC)