Saltu al enhavo

Diskuto:Hanovera ĉevalo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Kani: Mi ĵus en la paĝo Hanovro rilate al fotoj kiel Pafarkisto.jpg vidis ke vi en brila somera tago de 2016 estis en Hanovro kaj bone konas la urbon, sed mi tamen petas vin konsideri mian ĵus metitan dubon pri la asertata alternativa esperanta vorto "Hanovero" en la paĝo diskuto:Hanovro. Se oni ne donas referencojn ke kaj kiam la laŭdira alternativa vorto estis uzita, tiam ĝi strekiĝos, kaj restos nur la norma vorto "Hanovro", kiu dokumentiĝas en PIV kaj ankaŭ en Vikipedio, ekzemple en la afiŝo 31-a IS.jpg. Tiam oni devos ankaŭ alinomi la "Hanoveran ĉevalon" "Hanovra ĉevalo". Mi atendos ĝis la fino de la monato, ĉu iu anoncos sin laŭ mia noto en la paĝo diskuto:Hanovro, kaj povos tiam ankoraŭ rememorigi vin pri tiama sanĝo de la titolo (kompreneble mi tiam ankaŭ povas mem fari la alinomigon, sed kial mi entrudiĝu, sed vi faris la tekston kaj povas mem ŝovi ĝin). Tamen mi jam antaŭanoncas mian dubon pri la vortumo. Eble ankaŭ vi havas ideon de kie povus veni la onidiro. Sinceran saluton, ThomasPusch (diskuto) 00:21, 4 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi ne memoras kial mi uzis Hanovero aŭ Hanovera ĉevalo. Povas esti, ke por la ĉevalo mi trafis ruĝan ligilon (ĉar mi neniam interesiĝis pro ĉevaloj, eble nur pri havenda artikolo ĉevalo) kaj bluigis ĝin aŭ povas esti simpla kontaĝo de nacia lingvo (el Hannover) nekonsultante PIV-on. Oni povas jam forigi tiun alternativon kaj alinomi la ĉevalon. Dankon. kani (diskuto) 00:52, 4 dec. 2023 (UTC)[Respondi]