Saltu al enhavo

Diskuto:Heiligenhaus

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La informoj pri la Esperanto-grupoj de Essen kaj Düsseldorf bonas en la artikoloj pri tiuj grupoj, kaj en la urbaj artikoloj pri Essen kaj Düsseldorf. Sed tiuj informoj ankaŭ ŝablonece enkopiiĝis al multaj pliaj artikoloj pri pli aŭ malpli proskimaj aliaj komunumoj de Germanio, kun kiuj ili fakte ne rilatas. Kaj la informoj mem ekde pli ol ses jaroj estas malaktualaj - en estonteca formo menciiĝas planoj por junio 2008, sed jam delonge pasis junio 2014. En kelkaj artikoloj mi unuope aktualigis kaj koncizigis la informojn, sed verdire ne esencas en artikolo pri iu vilaĝo mencii ke en iu urbo (laŭ kelkaj tekstoj relative proksima, laŭ kelkaj tekstoj plurdek kilometrojn for) unufoje monate renkontiĝas grupeto da esperantistoj. Tial ĉi-foje mi ne permane retajpis la samajn aktualigojn, kiujn mi jam redaktis en dek aliaj mencioj de la sama tekstobloko, sed ĉi-kaze simple forprenis ĝin. En granda simpatio pri la esperanto-parolantoj de la grupoj de Essen kaj Düsseldorf, ThomasPusch (diskuto) 12:25, 8 Aŭg. 2014 (UTC)