Saltu al enhavo

Diskuto:Historiisto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La listo fuŝe elpreniĝis el nacilingva alia vikipedio jam en julio 2007, sen konsideri ke personaj kaj geografiaj nomoj el la greka malsame latinliteriĝas laŭ diversaj lingvoj. Tiel kompreneble la ligilo Bithynien (fremdlingva nordeŭropa formo pri la regiono en Esperanto nomata Bitinio) eterne restos ruĝa en la esperanta vikipedio, ĉar tute nekompreneblus en Esperanto fari ligilojn al la germana, nederlanda, dana, frisa, irlanda, finna, estona, latva, litova, pola, ĉeĥa ktp. nomoj de la antikva regiono (Bithynië, Bithýnie, Bitinija, Bithunía, Bitynia...) al la esperanta teksto. Estas iom embarasige ke tiun fuŝon dum pli ol 17 jaroj neniu uzanto rimarkis - tio estas plia pruvo ke ne eblas fidi ke "la aliaj finfaros tion kion mi lasas nefinite". ThomasPusch (diskuto) 10:45, 16 nov. 2024 (UTC)[Respondi]