Saltu al enhavo

Diskuto:ISO 3166-2:GB

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

El Diskuto:East Midlands:

Kio estas la angla termino, kiun oni tradukas en Vikipedio per "unuaraj instancoj"? La anglalingvaj artikoloj pri "East Midlands" aŭ similaj administraj unuoj ne klarigas tion. --Haruo 06:25, 22. Aŭg 2005 (UTC)

Unitary Authority - Vidu Loka regado kaj administrado en Britio - Paul 22 aug 2005

Dankon pro la klarigoprovo. Tamen: Mi provis kompreni ĝin per la sufikso -ar- kaj per la mezurunuo ar- kaj mi ankoraŭ kredas ke ne temas pri "unuara" sed "ununivela" aŭ "unueca" aŭ "unugrada", ne pri "unuara" io ajn. Mi forte konsilas vin kaj tutan Esperanto-Asocion de Britio ekuzi pli senchavan tradukon. "-ar-" tute ne estas universala traduko por ĉiu angla "-ary". Nur se temus pri instanco respondeca pri "aro da unuoj" taŭgus "unuara". Kaj ŝajne tio ne estas la situacio; temas pri instanco respondeca pri nur unu sola unuo. --Haruo (Leland Bryant Ross) 19:32, 22. Aŭg 2005 (UTC)
Prava protesto. Pri la uzo de esperanta traduko "unuaraj instancoj" la vikipediaj uzantoj kaj legantoj intertempe alkutimiĝis, ĉar ĝi simple, sen ia referenco, estas asertita en Vikipedio. Tamen, laŭ la memkompreno de reta enciklopedio, eĉ pri uzo de lingve malĝusta vortumo oni devus pruvi ke ĝi estas la universale uzata vorto ekster la enciklopedio, kaj ĉi-tie komplete mankas pruvoj pri tio. Tial restas forta suspekto, ke ĝi estis fantazia inventaĵo en la fruaj jaroj de vikipedio, kio tute ne pravigas ĝian preferon al alternativaj nomigoj "unuecaj instancoj" aŭ unugradaj instancoj". Do, necesus almenaŭ citi dokumentigon de la traduko en dulingvaj anglaj-esperantaj vortaroj (kun indiko pri konkretaj eldonjaroj kaj paĝonombroj) kaj citaĵojn en artikoloj de la landa Esperanto-movado. Ĝis tiaj pruvoj ne estas notitaj, la "termino" tute ne estas akceptita. ThomasPusch (diskuto) 10:43, 8 dec. 2024 (UTC)[Respondi]