Diskuto:Incubus
ADLS-diskuto (malsukcesis)
[redakti fonton]Proponita de Dominik 07:24, 10. Sep 2007 (UTC)
- Por
Por: Mi iom prilaboris la artikolon, menciante DVD-on por regiono 2, kaj aldonante komencan kaj finan prezentojn kiel ili aperas en la filmo. Dominik 07:35, 10. Sep 2007 (UTC)
Por: Ja, ĉi tiu artikolo estas iomete tro mallonga, sed la filmo Incubus indas esti pli konata de la esperantistoj eĉ se la aktoroj havas fuŝan (eĉ fekan) akĉenton. mat956
Por: Yekrats 13:38, 4. Okt 2007 (UTC)
- Detenas
- Kontraŭ
Kontraŭ: Interesa artikolo, sed pro mallongeco ĝi pli tauĝus kiel leginda artikolo. Mi reproponas ĝin sur Vikipedio:Legindaj artikoloj. Thomas Guibal 12:17, 15. Sep 2007 (UTC)
Kontraŭ: Tro mallonga. --Petr Tomasovsky 15:46, 4. Okt 2007 (UTC)
- Komentoj
- Se tiu paĝo estos elektita kiel elstara, mi devas demandi, post kia tempo ĝi estos proponita kiel ne plu elstara? Ĉu post unu semajno post la elekto? Ĉu ĝi estos "elstara" nur pro tio, ke ĝi iel rilatas al Esperanto, eĉ kiam ĝi havas fuŝan akĉenton? Ridinde estas poste proponi tiel mallongan paĝon kiel "elstara". Akcepti tian paĝon en tia stato inter la elstarajn paĝojn estos moko por ni, kiuj verkas kelkoble pli longajn paĝojn. Petr Tomasovsky@diskkont 13:55, 6. Okt 2007 (UTC)
Intrigo
[redakti fonton]Al la priintriga sekcio mankas la finaj scenoj de la filmo. Oni jam havas avertilon ĉe la supro de la sekcio, do oni ne timu rakonti la finon. --Niko 20:56, 1 Maj 2008 (UTC)
Pri la ŝablono "sen fontoj"
[redakti fonton]Aparte de tio, ke intertempe kolektiĝis du referencoj:
Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Kaj - tiu ĉi teksto ne estas elstara artikolo, nur normala teksto inter 400000 aliaj, do pri tia averaĝa teksto la kriterioj por referencado estas pli malpostulemaj ol por "elstaraj artikoloj". Do: Ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo? ThomasPusch (diskuto) 22:31, 3 dec. 2022 (UTC)
- Neniu respondo venis al la supra demando. Mi nun ankoraŭ trovis 2 referencojn kaj enkonstruis ilin. Per nun 4 fontoj/referencoj vere ne plu ĝustas la aserto de novembro 2012 ke "tiu artikolo citas neniun fonton". Mi do forigas la kritikan ŝablonon. Tamen mi konsentas ke oni povus ankoraŭ pli zorge interplekti la referencojn kaj la tekstopartojn, tre detale legante kaj kombinante la anglajn kaj hispanajn fontojn kun la esperanta teksto, povus ankaŭ vidi ĉu eble ankoraŭ citeblas esperanta referenco, kaj videble la homoj kiuj notis la asertojn de la teksto havis siajn informfontojn por ĉiuj asertoj, kiujn ili bedaŭrinde ne citis en kontroleblaj referencoj. Sed kiel ajn: jarojn poste respuri tiajn fontojn, kiujn la redaktintoj ne notis kiam ili verkis, tre malfacilas por aliaj uzantoj. Tial la nun 4 referencoj sufiĉas por nomi la tekston "kontentige referencita", kvankam ĉiun vikian paĝon ĉiam ankoraŭ eblas plibonigi... ThomasPusch (diskuto) 08:38, 24 feb. 2025 (UTC)