Diskuto:Instituto de Teknologio Karlsruhe
Mi komprenas la nepran deziron teni la vortordon de la germanlingva mallongigo KIT, kio gvidis al la esperantlingva titolo "Karlsruhea Instituto de Teknologio". Sed la vorto "karlsruhea" estas neebla en Esperanto. Evidente ankoraŭ ne ekzistas establita esperantigo de la urbonomo, sed se ĝi iam ekestos, mi tre dubas ke la formo estos "Karlsruheo". Sed ĝis nun establita kaj ĝenerale konata esperantigo de la urbonomo ĉiukaze ne estas. En la unua frazo de la teksto mi elturniĝis per titoligo "Karlsruhe-bazita Instituto de Teknologio" (KIT), kio estas gramatike permesebla truko. Sed mi dubas ĉu tiu truko, pri kio ankaŭ ne ekzistas aŭtoritata ekstera referenco, bonus kiel vikipedia titolo. Bedaŭrinde la regula Esperanto-aktivado en la altlernejo laŭ nuna stato finiĝis en 2001, kiam la institucio ankoraŭ simple nomiĝis "universitato de Karlsruhe", kaj ne notiĝas oficiala esperantigo de la nuna altlernejo. Mi pro mia dubo pri la truka titoligo "Karlsruhe-bazita Instituto de Teknologio" opinias, ke dubokaze pli bonas simple nomi la titolon "Instituto de Teknologio Karlsruhe" kaj rezigni pri kohereco al la germana mallongigo KIT. Aŭ ĉu iu havas pli konvinkan proponon, kiu kombinus gramatike ĝustan titolon kun la mallongigo KIT? ThomasPusch (diskuto) 09:26, 12 okt. 2024 (UTC)