Diskuto:Integrala transformo
Aspekto
Pri la listo
[redakti fonton]Mi forigis la sekcion "listo" ĉar ĝi nur estis alidirektilo al la artikoloj ĉe la rusa vikipedio. Oni nur faru listojn se la artikoloj aperas en tiu ĉi vikipedio. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?
05:00, 6 Aŭg. 2013 (UTC)
Transformo anstataŭ konverto
[redakti fonton]Mi proponas ansatataŭi la terminon konverto (kiu signifas tute alian aferon) per transformo. Sen iu ajn kontraŭdiro, mi faros tion post kelkaj tagoj. -- DidCORN la 7-a de septembro 2014, 08:15 (UTC)
- Mi samopinias, pro la jenaj kialoj.
- Trans/form/o estas la termino preferata de NPIV: [1]
- Trans/form/o estas la termino jam uzata de Vikipedio: jen Furiera transformo, Laplaca transformo.
- La Fundamenta radiko konvert/i ĉefe signifas ion religian aŭ ideologian: [2]. NPIV ankaŭ enhavas kemian aŭ ekonomian faksignifojn, verŝajne pro nacilingvaj terminoj.
- La nacilingvaj terminoj de ĉi tiu koncepto estas trans/form/o (laŭ la angla integral transform, la franca transformation intégrale, la germana Integraltransformation ktp.: vd [3])
- Ankaŭ Uzanto:RG72 samopinias: vd [4].
- Osteologia (diskuto) 14:03, 15 sep. 2019 (UTC)