Saltu al enhavo

Diskuto:Internacia Federacio de Sporta Grimpado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

ec kaj ad

[redakti fonton]

Saluton @ThomasPusch, Dankon pro viaj korektoj kaj alĝustigoj.

Interalie mi konstatis ke vi ŝanĝis (mond)ĉampionec al mondĉampionad.

Mi konstatas ke krom la Ĉampioneco de Ses Nacioj, estas en la nuna version de la Evikio entute 650 instancoj de ĉampionec kaj 127 de mondĉampionec (kaj neniuj instancoj de junularĉampionec).

Aldone, estas 80 instancoj de konkurenciv

Kion laŭ vi oni bezonas fari?

Amike, Sj1mor (diskuto) 08:42, 24 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

@Sj1mor: La vorto konkurenciv' estas iom problema. Kvankam probable ĉiu jam iam vidis ĝin, mi ne trovas ĝin en PIV, ankaŭ ne en la vasta reta eldono de 2020, nek en Reta Vortaro aŭ en iu ajn alia vortaro de mi. Konatas ke la silabo -iv- estas neoficiala pseŭdosufikso de Esperanto. Ĝi devenas el Ido, inspirita de la latina lingvo, kaj estas uzata en iuj vortoj de la Plena Ilustrita Vortaro: do ne eblas universale glui ĝin al ĉiuj vortoj, sed nur eblas uzi tiujn vortojn kiuj ĉiukaze oficiale listiĝas en la vortaroj. Tial mi forte proponas ne uzi la radikon konkurenciv' en Vikipedio. Preskaŭ ĉie per la adjektivo "konkurenca" aŭ eĉ nur "konkura" eblas perfekte anstataŭigi la pseŭdovorton "konkurenciva" el Ido - kvankam "Guglo Tradukilo" ŝajne ŝatas la pseŭdovorton, sed "Guglo Tradukilo" ne estas literatura aŭtoritato, nur estas roboto (kaj eblas instrui ĝin ne tiom uzi la pseŭdovorton, se oni volas investi multan tempon en dresado de la tradukilo).

Pri ĉampioneco kaj ĉampionado, klaras ke ambaŭ formoj estas gramatike same ĝustaj. Mi persone preferas la formon ĉampionado kaj provas avantaĝigi ĝin, kiam mi hazarde redaktas tekston, ĉar mi pensas ke belas se unu sama formo uzatas en la tekstoj. Sed tiu beleco estas nur subjektiva - mi ne alvokus roboton ŝanĝi ĉiujn uzojn de ĉampioneco al ĉampionado nur pro stilaj konsideroj, ĉar ĉampioneco estas same ĝusta vorto. Eblas diskuti ĉu tamen pro stilaj konsideroj bonas ĉie favori la vorton ĉampionado - sed mi mem hezitus proponi tion. ThomasPusch (diskuto) 09:21, 24 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]