Diskuto:Jiddu Krishnamurti
La nuna artikola titolo "Jidu Kriŝnamurti" tre mirigas min: miaopinie devus aŭ esti Ĝidu Kriŝnamurti en laŭsone esperantigita formo de la origine telugua nomo, aŭ Jidu Krishnamurti en anglalingva formo. Miksi la du sistemojn en unusola nomo tute ne havas sencon. En praktika lingvouzo, la e-lingva formo Ĝidu Kriŝnamurti tamen ne estas vaste uzata, kaj la esperantlingve presitaj libroj kiel Eduko kaj vivsignifo aŭ Sperto kaj konduko uzas la anglan nomformon. Tial (ne laŭ prefero de la angla lingvo, sed laŭ respekto al la esperantlingva literaturo de li) mi ŝanĝas la nunan titolon al la angla formo, kaj aldonas alidirektigon de la prononce ĝusta, sed ne kutima "Ĝidu Kriŝnamurti" tien. --ThomasPusch (diskuto) 23:24, 10 Jun. 2013 (UTC)
Komencu diskuton pri Jiddu Krishnamurti
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Jiddu Krishnamurti.