Diskuto:Joseph Haydn
Aspekto
"Dumvive loĝanto de Aŭtrio" ĉu vi forgesas sian gloran Londono-periodo ? el kiu datiĝas kelkaj el siaj plej belaj simfonioj
Mi nun almetas resumeton pri tio, sed tiu kaj aliaj flankoj de lia vivo certe ankoraŭ meritas disvolvadon en la artikolo. --znusgy
ADLS-diskuto
[redakti fonton]Joseph Haydn mortis la 31-an de majo 1809, do antaŭ 200 jaroj. La legindan artikolon en la germana vikipedio pri tiu ĉi grava komponisto mi tradukis nialingven same kiel la flankajn artikolojn (Ekz. pri verkoj)--Longharulo 18:56, 9. Maj 2009 (UTC)
- Por:
- Por: Marcos 21:50, 17. Maj 2009 (UTC)
- Por: Andy 01:50, 19. Maj 2009 (UTC)
- Por: --Tonyo 18:15, 25. Maj 2009 (UTC)
- Sindetene:
- Sindetena: Sendube Longharulo faris gigantan kaj utilegan laboron, sed ĵusa trastudo de la artikolo montris al mi, ke mi fake ne kapablas prijuĝi ĝian kvaliton – mi ne estas muzikisto. Mi vidas sur la paĝo de Longharulo, ke li studis muzikon, do mi fidas liajn tiurilatajn kapablojn, sed ĉar mi trovis en la – vere ampleksa – artikolo ne malmultajn ne tute klarajn lokojn, mi hezitas rekomendi ĝin kiel artikolon de la semajno.
- Kontraŭ:
- Komentoj:
- Estus bone ke la nomumo koincidu kun la semajno de la centjariĝo. Ni eĉ povas reklami en diversaj lokoj pri tiu cirkonstanco. Poste povas esti elektitaj la ceteraj artikoloj. --Tonyo 18:15, 25. Maj 2009 (UTC)
Elektiĝis artikolo de la semajno de la 31-a de majo ĝis la 7-a de junio 2009 (semajno 22 de 2009).