Saltu al enhavo

Diskuto:Kaĉo (rivero)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tute aparte ke la teksto bezonas tekstan reviziadon kaj poluradon:

Mi trovis paĝon en Vikipedio (fakte pri Vasilij Stalin (Ĝugaŝvili), filo de Stalin), kiu elstarigas ruĝan ligilon Kaĉa. La ruĝaj literoj informas ke e-lingva paĝo pri tiu loĝloko ne ekzistas, sed ĝi jes ekzistas, sub longeta titolo "Kaĉo (Sebastopola municipo)", iom surprize kun alia fina vokalo, kum substantiva o-finaĵo, kiu do informas ke temus pri Esperanto-vorto. Mia PIV tamen informas ke kaĉo estas nur grenkaĉo, kaj krimea loĝloko kun esperantlingva nomo "Kaĉo" ne ekzistas. Do, por malpliigi miskomprenojn inter niaj propraj paĝoj, rekomendindas nomi la loĝlokon kaj ankaŭ samnoman riveron al latinliterigita formo de la ukraina kaj rusa nomoj (nomigo laŭ la krime-tatara nomo ankaŭ belus, sed ĉar en Sovetunio granda parto de la krime-tataroj murdiĝis, nun la krime-tatara nomo supozeble malpli konatas ol la rusa kaj ukraina). Escepto kompreneble estus, se eblus noti 2-3 konvinkajn kaj konfirmeblajn referencojn, ke la loĝlokonomo "Kaĉo" estas vaste uzata en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro. PIV ne nepre estas la sola ebla referenco. Sed mi tute ne trovas tiajn konvinkajn kaj konfirmeblajn referencojn, kaj dubas ke ili troveblas. Kaj konsiderante ke la loko estas eĉ ne municipo, sed nur parto de ĝi, mi forte dubas ke sencas inventi propran esperantlingvan geografian nomon. Do la loko nomiĝu Kaĉa, efektive eblus rezigni pri la longa nomo "Kaĉa (Sebastopola municipo)" kaj interkonsenti ke la titolo de la loĝloko estos simple Kaĉa kaj la rivero, kiu nun troveblas sub titolo Kaĉo (rivero) nomiĝos Kaĉa (rivero). ThomasPusch (diskuto) 13:10, 27 feb. 2025 (UTC)[Respondi]