Saltu al enhavo

Diskuto:Kaŭagoe

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la artikolo Kerna Urbo ĝis nun estis multaj bluaj ligiloj pri urboj de Japanio, sed estis unu ruĝa ligilo pri urbo "Kaŭagoe", pri kiu evidente ne ekzistas artikolo. Tamen al artikolo tute ekzistas, nur je la nomo "Kavagoe". Ĉiuj aliaj latinliteraj lingvoj krom la litova (kaj la latinlitera retraduko de la cirila nomo en la serba) skribas la vorton per la litero "w", eĉ la turka, kiu tute malhavas la literon samkiel Esperanto. Tiu litero en preskaŭ ĉiuj tiuj lingvoj signas la sonon kaj duonvokalan literon "ŭ" (krom en la pola, kaj en la germana de kelkaj). En Esperantaj gramatikaj vortoj ekzistas la limigo uzi la duonvokalon "ŭ" nur post a kaj e, do en kombinoj aŭ kaj eŭ, kaj eviti ĝin tutkomence de vorto aŭ post aliaj literoj. Sed ke en la vorto "Kawagoe", do "Kaŭagoe/Kavagoe" ĝi estas en kombino "aŭ", vidas ĉiu, kaj krome klaras ke la substantiva nomo "Kaŭagoe/Kavagoe" tute ne estas "esperanta gramatika vorto", ĉar tia devus finiĝi per substantiva vokalo -o (kaj devus aperi en almenaŭ iu esperanta vortaro), aŭ se temus pri adverba formo "kavagoe" de imagita formo "kavagoo" ĝi neniel rajtus havi majusklan komencon. Tial eĉ la limigo al nur kombinoj "aŭ" kaj "eŭ" ne validas ĉi tie. Sed la arbitra decido tamen eviti la kombinon "aŭ" kaj anstataŭigi ĝin per "av" tute ŝanĝas la sonon, sen neceso. Tial mi forte dubas pri la ĝusteco uzi tiom sonŝanĝan arbitran formon "Kavagoe". Bedaŭrinde pri esperantaj sonliterigoj de japanaj urboj kutime ne estas vortaraj referencoj, nek pri "Kaŭagoe" nek pri "Kavagoe" - sed nur la argumento ke iuj nejapanaj lingvoj (ekzemple la rusa aŭ la turka) ne konas sonon "ŭ" aŭ "w", kaj tial la sono "ŭ" evitendas, kompreneble ne estas argumento, ĉar tiam veraj "esperantaj gramatikaj vortoj" kiel "ankaŭ" (=ankav), "aŭto" (=afto) kaj "Eŭropo" (Evropo) kaj sume la tuta esperanta alfabeto estus kontraŭleĝaj.

Tial mi juĝas ke la artikolo Kerna Urbo kaj la ĝis nun ruĝa ligilo pri urbo "Kaŭagoe" estas ĝusta, same la vikidatuma informo (Kaŭagoe, urbo en Japanio, alternativaj nomoj: neniu). Kaj tiu ĉi teksto havas malĝustan titolon. Ĝi nur estus pravigebla, per konvinka esceptiga referenco de aŭtoritata japana-esperanta vortaro, aŭ per normo de JEI. ThomasPusch (diskuto) 00:19, 28 dec. 2024 (UTC)[Respondi]