Saltu al enhavo

Diskuto:Kanto de la marĉsoldatoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi scias ke Wolfgang Bohr, kiu en 2015 iom haste faris unuan version de tiu teksto, kiu baze restis senŝanĝa ekde tiam, mortis fine de 2021 kaj ne plu povas plibonigi tiun tekston. Tamen okulfrapas, de ekzemple kopiiĝis plena ĉapitro "literaturo" el la germanlingva vikipedio kaj nur aldoniĝis o-finajco al la germanlingva titolo "Literatur", krome okazis nenia traduko. Pri la ĉapitroj Sonregistraĵoj, Eksteraj ligiloj kaj Referencoj estas simile. Tiajn plene fremdlingvajn blokojn neniu bezonas en la Esperantlingva vikipedio. Por ilin germanlingve legi, sufiĉas klaki al la vorto "Deutsch" en la listo de lingvoj maldekstre, kaj aperas la kompleta artikolo en la germana. Mi nun komencis traduki iujn el tiuj blokoj al Esperanto, sed tamen bedaŭrinde ne havas la tempon por komplete novtraduki la mislingvajn tekstoblokojn. Tamen mi substrekas, ke ne estas bone se tiel ĉi restas. Sed - ĉiu paŝo al traduko estas bona paŝo.

Alia ŝatokupo de Wolfgang Bohr estis inventi nomojn de neekzistantaj kategorioj. Ĉi tie notiĝas neekzistaj kategortioj Politika kanto | Kanto 1933 | Marĉo. Tiom simple ankaŭ ne estas. En la esperanta vikipedio, klare, ne estas kategorio:Politika kanto, sed plurale kategorio:Politikaj kantoj, entute ne estas kategorioj pri kantoj laŭ jaro, sed anstataŭe estas kategorio:Kontraŭmilitaj kantoj, kategorio:Protestaj kantoj kaj kategorio:Kontraŭfaŝisma muziko. Do ekzistas alternativoj el kiuj eblas elekti. Kaj mi tre dubas ĉu kreado de manka kategorio pri "marĉo" vere tiom bezonatas por enordigo de la kanto. ThomasPusch (diskuto) 23:06, 16 sep. 2023 (UTC)[Respondi]