Saltu al enhavo

Diskuto:Katarina Tomas'

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉar ŝia dua nomo katalune skribatas Tomàs kaj hispane Tomás, ambaŭfoje nur por meti prononcan akcenton sur la lastan silabon, kion en Esperanto kutime faras vortumo "Tomas’" kun elizia signo, mi preferus uzi la esperantan ortografion, ne ĉar mi estus patriota pri Esperanto, sed ĉar mi ne volus avantaĝigi aŭ la katalunan aŭ la hispanan. Se oni ne volus la esperantan ortografion, mi pensus ke en kazo de dubo la elektinda literumo estus la kataluna aŭ ties dialekta variaĵo "majorka lingvo", ne la hispana. Ĉar la baza lingvo de la kulturo de Majorko laŭ mia kompreno estas la kataluna aŭ majorka, kion ajn hispaniaj centristoj en Madrido pensus pri tio (ne ke mi pensus ke la madridaj esperantistoj estas centristoj, sed mi jam renkontis neesperantistajn vikipediistojn kiuj provis adapti esperantajn paĝojn for de la regionaj lingvoj de Hispanio, kio kompreneble malfacilas se oni entute ne scipovas Esperanton kaj ankaŭ ne intencas eklerni ĝin, sed simple adaptas sen kono). ThomasPusch (diskuto) 13:43, 10 dec. 2023 (UTC)[Respondi]