Saltu al enhavo

Diskuto:Kirov (apartigilo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo pri la precipa urbo nun havas tre malpraktikan nomon "Kirov (urbo en Kirova provinco)", kiu ekzistas pro tio ke ekzistas alia urbo Kirov (Kaluga provinco), kun tamen eĉ pli praktika vikipedia titolo. Laŭ la stato de 2023 en la urbo "Kirov (urbo en Kirova provinco)" vivis 471 754 loĝantoj, kaj en "Kirov (Kaluga provinco)" 27 661 loĝantoj. Jam tio montras, sed ankaŭ ekzemple la fakto ke la unua Kirov estas ĉefurbo de samnoma Kirova provinco, ke la unua urbo estas signife pli grava kaj eksterlande pli atentata ol la urbeto Kirov (Kaluga provinco), kiu kompreneble internacie ankaŭ estas respektata, sed simple nur estas urbeto. Mi protestas pri la malpraktika titolo "Kirov (urbo en Kirova provinco)" de la e-lingva artikolo, kaj opinias ke la e-lingva artikolo de la urbego nepre devas havi simplan titolon "Kirov". Tio facile eblas, kaj tiel praktikiĝas en similaj kazoj de la e-lingva vikipedio: Simple necesas alinomigi la apartigilon "Kirov (apartigilo)", kaj tiam la titolo "Kirov" liberos por la e-lingva artikolo. Mi aplikos tiun adapton de la titoloj. ThomasPusch (diskuto) 11:25, 5 dec. 2024 (UTC)[Respondi]