Saltu al enhavo

Diskuto:Klasika armena lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu la titolo de la paĝo ne prefere estu "Klasika armena lingvo" analoge al la artikolkomenco kaj al pluraj interlingvaj ligiloj, kiel la angla, germana kaj franca? Ĉu necesas enkonduki novan radikon en Esperanton por ĉi tiu lingvo? (Kompreneble ni ja menciu la ne-Esperantigitajn formojn "grabar" kaj krapar" en la unua frazo kiel jam nun estas, sed por la titolo mi preferas ion pli rekte kompreneblan.) Kion opinias la aliaj? Marcos 10:51, 4. Jun 2010 (UTC)

Ĉu pliĝustigi la nomon: Grabaro (klasika armena lingvo) (kiel en la rusa versio)?--RG72 16:29, 17. Jun 2010 (UTC)
Mi ne vidas sencon en la uzo de du alternativaj nomoj por la lingvo en la titolo, kiam unu nomo jam sufiĉe klaras. Do laŭ mi la titolo estu simple "Klasika armena lingvo". Marcos 11:33, 20. Jun 2010 (UTC)
Ĉar ne plu venis kontraŭoj, mi nun ŝanĝis la titolon al "Klasika armena lingvo". Marcos 22:31, 7 Mar. 2011 (UTC)