Saltu al enhavo

Diskuto:Koiro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanta nomo de la urbo[redakti fonton]

Ĉu la nomo de tiu urbo en Esperanto estas "Kurio" aŭ "Koiro"? https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kurio_(urbo)&diff=7068668&oldid=7017934 ŝanĝis la titolon de la artikolo, sed ne ŝanĝis la nomon en la enhavo de la artikolo. La ŝanĝ-komento estis "laŭ PIV: https://vortaro.net/#Grizono_kd", sed mi ne certas, ĉu PIV pravas pri tio. Indas trovi Esperantajn tekstojn, kiu mencias tiun urbon. --Das-g (diskuto) 18:57, 13 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĉiukaze PIV (2002, p. 410, same en 2005 kaj 2020) estas valida referenco, kiu menciiĝu kiel ekstera fonto en la teksto. Mi trovis retan referencon pri la nomo "Korio" de SES el 2022 kaj ankaŭ mencias tiun eksteran fonton. Kaj krome menciindas, ke la sola esperantlingva atlaso, la "Poŝatlaso de la mono", Prago 1971, tute ne esperantigas la urbon, sed en sia mapo 10 uzas la germanlingvan nomon "Chur". Ĉiukaze la PIV-a nomo "Kurio" samrange menciiĝu kiel la alternativa formo "Korio", kiu supozeble, ĉar ĝi en Vikipedio ĉiam senreference kaj nekontestite estis la titolo de la paĝo ekde la kreo en 2007, simple influis la esperantan tradukilon de Guglo, la maparon de Guglo kaj eble ankaŭ influis la retan mencion de SES. Mi persone dirus, ke la referenco el PIV 2002/2005/2020 pli pezas ol unufoja mencio de alternativa nomo en reta paĝo de la landa asocio de UEA, sed estas en ordo kunkolekti pliajn esperantajn tekstojn, antaŭ ol findecidi pri prioritata nomvariaĵo. Ĉiukaze la titoligo "Korio (urbo)" estas tro, ĉar ne estas la danĝero de konfuziĝoj kun "aliaj Korioj": Titolo "Korio" tute sufiĉas ... ThomasPusch (diskuto) 13:20, 28 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Min tamen pli tristigas, ke la vortoj Engelhard Pargätzi kaj Grizona Esperanto-Societo estas ruĝaj ligiloj, ĉar pri la du temoj pli malfacile ekstere haveblos materialo ol pri la neesperantista sviso Jürg Jenatsch, ankaŭ ruĝa ligilo... ThomasPusch (diskuto) 13:27, 28 jun. 2024 (UTC)[Respondi]