Saltu al enhavo

Diskuto:Konstantin Päts

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La teksto estas tre miskomprenebla: "Päts estis enprizonigita, sed li eskapis en Germanion, el kio li moviĝis en Svislandon. Tie li ricevis mortpunon, sed li eskapis en Finnlandon. De 1918 ĝis 1919 li estis ministro pri defendo de Estonio. [..] En 1938 li fariĝis la unua prezidanto de Estonio. Prezidanto Päts uzis vere grandan forton, alimaniere ol prezidantoj de Estonio poste. Päts mortis en psikiatria malsanulejo."

Mi el tiuj vortoj komprenas ke li prezentiĝas kiel krimulo, laŭ kompreno de la rusa ŝtato sed ankaŭ laŭ juĝistoj de neŭtrala Svislando, kiu fuĝis de sia mortpuno en Svislando, tra Finnlando al Estonio, iel akiris potencon en la malgranda lando Estonio, uzante "vere grandan forton" (probable li organizis perfortan teroron tie), sed fine montriĝis ke li estas psike malsana. Sed tiu interpreto de la esperanta resumo estas tute malĝusta kaj absolute ne rilatas al la vera historio: li estis politika viktimo de totalisma rusa kaj sovetunia imperio, kiu persekutis siajn malamikojn per kondamno de morto (ankaŭ se ili ĵus sekure estas en Svislando kaj tial ne eblas realigi la mortigon), kaj realigas neniigon de homo per misuzo de psikiatrio por politika ekzekuto. En tiu formo la esperanta teksto ne akcepteblas, kaj aŭ necesas komplete reverki ĝin aŭ komplete forigi. ThomasPusch (diskuto) 06:52, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]