Saltu al enhavo

Diskuto:Kosmoglotiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi artikolo estas ege malklara. Ĉu Kuznecov oponis la terminon aŭ la sciencon mem? Kiel diferencas "kosmoglotiko" de "interlingvistiko" -- ĉu nur konkurencaj terminoj por la sama scienco, aŭ ĉu temas pri vere malsamaj sciencoj kiuj koincide studas iujn el la samaj studobjektoj? La artikolo ne diras klare. --Jim Henry 02:19, 17. Aŭg 2006 (UTC)

Laŭ miaj esploroj en Google, la vortoj "kosmoglotiko", "cosmoglottics", kaj "Kosmoglottik" aperas nenie krom en tiu eseo de Kuznecov kaj en kelkaj vikipediaj artikoloj. Ĉu la termino do estas vere enciklopedie notinda, se unu klerulo uzis ĝin en unu eseo kaj neniu alia uzas la terminon? --Jim Henry 02:30, 17. Aŭg 2006 (UTC)

En libroj de frua 20-a jarcento la vorto "kosmoglotiko" foje aperas. Kiam diras la artikolo, la vorto estas iom arĥaa. Mi citis la artikolon de Kuznecov por klarigo, sed la diferenco estas notinda al multaj homoj, kiel Jespersen mem, Louis Couturat kaj interlingvaistoj (kiu uzis ĝin kiel ironiaĵo). Inkluzive jam estis grava revuon "Kosmoglott" aŭ "Cosmoglot". Roberto 11:36, 17. Aŭg 2006 (UTC)
Do... ĉu ni povas iel ajn trovi citaĵon pli fruan ol Kuznecov? Mi legis parton (ne jam la tuton) de Jespersen An International Language, sed ne rimarkis lian uzon de la termino. --Jim Henry 12:22, 30. Aŭg 2006 (UTC)