Saltu al enhavo

Diskuto:Kristana preĝejo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne aldone al la enkonduka parto, ke temas pri malofte uzata neologismo?Narvalo (diskuto) 15:16, 10 Jul. 2014 (UTC)

Mi neniam vidis tiun ĉi vorton ekster Vikipedio en la esperanto-tekstoj, krom se temis pri specifaj protestantaj konstruaĵoj. Ĉu vere indus anstataŭigi per ĝi Kategorio:Preĝejoj kaj artikolon Preĝejo, do vorton kiun komprenas kaj uzas ĉiuj?--RG72 (diskuto) 16:35, 13 Aŭg. 2015 (UTC)
@RG72: Mi kredas se vi diras ke vi neniam vidis la vorton ekster Vikipedio (ekde 2001), sed tio estas nur subjektiva percepto, kaj jes estas indiko ke multaj Esperanto-parolantoj ĉirkaŭ vi (ne vi mem) erare havas la koncepton ke «normale "preĝejo" ĉiam estas "kristana preĝejo", se estas escepte aliel (tio maloftas en Romo aŭ Parizo), oni uzas apartan vorton, kiel sinagogo, moskeo, pagodo, aŭ neŭtralan nomon kiel templo aŭ sanktejo». Sed tio estas kulture malvasta perspektivo. Mi estas konata subtenanto de la aparta vorto "kirko", mi kompare ofte aŭdis la vorton ekde kiam mi aŭskultas esperantistojn ekde 1980, ne ĉar mi unuavice parolus kun Esperanto-parolantoj kun ĝermana denaska lingvo (cetere kirko ankaŭ tre similas al la neĝermana finna kaj tre parencas al la slava vorto "cerkva"), sed ĉar en mia ĉirkaŭaĵo estas multaj movadanoj kiuj estas aparte kritikaj al kristanismo-centritaj konceptoj kaj penas pri laŭeble malmulte eŭropo-centrisma lingvaĵo, kaj la vorto "kirko" por mi ne estas nova, ĝi estas en mia unua PIV de 1970 kaj en ĉiuj aliaj E-vortaroj kiujn mi havas (neniel nur vortaroj al la germana, nederlanda aŭ angla). Tamen mi devas konfesi ke mia esperanta-ukraina vortaro de V. Pacjurko kaprice klarigas la vorton per ukraina klarigo «кірха, (лютеранська) церква», do subkomprenas precipe luteranan konstruaĵon. Tio estas interesa nuanco, ĉar ĉiuj aliaj vortaroj klarigas ke "kirko estas kristana preĝejo" (mi supozas ke la nuanco enestas en la ukraina vorto «кірха»). Ĉiukaze mi private aldonu, ke en mia familio krom ateistoj estas katolikaj, bulgare ortodoksaj kristanoj, ankoraŭ iuj judoj kaj jezidoj, kaj mi tute ne estas luterano (mi nomus min katolike baptita ateisto). Mia pledo por uzo de la vorto "kirko" estas el motivo de "politike ĝusta lingvouzo", neniel el "luterana mondkoncepto"... ThomasPusch (diskuto) 14:22, 10 feb. 2025 (UTC)[Respondi]
Mi konas la vorton kirko el la rusa, kie ĝi sonas same kiel en la ukraina kaj estas uzata same por luterana preĝejo (la rusa kaj la ukraina malfacile distingeblas kaj en Ukrainio mem malgraŭ postulo de Kieva naciisma reĝimo ke ĉiu civitano elektu la etnan identecon, pli ĝuste iĝu ukraino aŭ elmigru, laŭ miaj personaj observoj kaj pridemandadoj homoj ofte plu ne povas, nek deziras definitive identi sin kun unu el tiuj ĉi etnoj, ĉar efektive ili apartenas al ambaŭ). Mia kultura perspektivo estas ekstreme vasta, ja mi loĝas en Rusio, kiu estas pluretna kaj plurkonfesia dum jarcentoj, malsame ol Okcidenta Eŭropo kie oni asimilis, forpelis aŭ simple ekstermis 90% de la minoritatoj, do la nuna alveno de ne-kristanoj kaj ne-islamanoj estas perceptata kiel io komplika kaj mirinda. En mia urbo je unu strato jam antaŭ jarcento staris du ortodoksaj preĝejoj, unu katolika, moskeo kaj singago — kaj ili funkcias plu, je distanco 100 ĝis 200 metroj unu de la alia. Mi simple neniam renkontis iun uzi la vorton kirko en la senco kristana preĝejo, nek renkontis tion en Esperanto-literaturo. Do moskeo estu moskeo, sinagogo estu sinagogo kaj ne iĝu "juda/islama preĝejo", same kiel "ĥanuka kandelo" estu "ĥanuka kandelo", ne "festa kandelo". Diverseco estas riĉeco kaj ne necesas perdi propran kulturon por ebligi kunekzistadon de la aliaj. RG72 (diskuto) 15:25, 10 feb. 2025 (UTC)[Respondi]