Saltu al enhavo

Diskuto:Ksenja Malmkvist

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kara @Roberto: en junio 2024 vi metis ĉi tien noteton de la ĝermolisto de estonaj esperantistoj, kiun en 2016 metis mi mem al la ĝermolisto:

Jam en 2016 mi mem metis la asertojn:
Citaĵo
 Ksenja Malmkvist (naskiĝis je la nomo Ksenja Senny Jansen la 11-an de novembro 1906 en Taali, vilaĝo de la komunumo Tori en la estona distrikto Pärnumaa, mortis en 1997 je aĝo de 90 jaroj en Stokholmo) estis estondevena esperantistino. En 1933 ŝi edziniĝis al la sveda esperantisto Knud Thorbjörn Hansen (Hansen!), la esperantlingva gazetaro amplekse raportis pri la internacia movada geedziĝo, kaj la Enciklopedio de Esperanto de 1934 menciis ĝin. La paro pasigis sian komunan vivon en Svedio.

Eksteraj ligiloj:

Nur ke la asertoj estas tute nekonfirmeblaj al mi, kaj mi ne plu scias kial mi venis al miaj scioj de 2016. Mi supozas ke mi simple eraris:

En la vikipedia teksto pri Knud Thorbjörn Hansen konfirmite skribiĝis ke li estis dana (dana!) esperantisto kaj apotekisto. Li estis esperantisto de 1918 kaj UEA-delegito de 1921, de 1932 en Nörresundby (laŭ fonto EdE). En 1928 li edziĝis al la germana esperantisto Hildegard Gerisch en Auerbach (Vogtland) (same laŭ fonto EdE). La esperantlingva gazetaro amplekse raportis pri la internacia movada geedziĝo, kaj la Enciklopedio de Esperanto de 1934 menciis ĝin (vere!, laŭ la nomo "Hansen, K." kaj laŭ ka listo pri movadaj geedziĝoj). La paro pasigis sian komunan vivon en Danio kaj havis kvar infanojn (nenio ajn pro edzino Ksenja).

kaj la ekstera referenco el retejo geni.com nur informas, ke Ksenja MALMKVIST (naskiĝis je la nomo Ksenja Senny Jansen la 11-an de novembro 1906 en Taali, vilaĝo de la komunumo Tori en la estona distrikto Pärnumaa, mortis ĉirkaŭ la jaro 1997 en Stokholmo, estis filino de Jüri kaj kaj estis edzino de la svedo Arthur Malmqvist (Malmquist!) en Stokholmo (nenio pri Knud Hansen).

Tamen la vikipedia listo geedziĝoj esperantistaj kaj EdE konfirmas ke ankaŭ Ksenja kaj Arthur Malmqvist (pri li bedaŭrinde estas tute nenio en vikipedio, mi ankaŭ ne trovis ion utilan ekstere, tial mi ligas lian nomon al la paĝo pri Ksenja) estis esperantistoj kaj ke ili movade geedziĝis. Mi do konjektas, ke ĉi tie simple malĝustas la edza nomo Hansen, kaj devas, je referencoj EdE kaj geni.com konfirmitaj, esti la edza nomo Malmquist. Pardonu la fuŝon de 2016, kiun ĝis nun nek mi nek vi nek iu alia rimarkis. Jen do laŭ la referencoj estas la ĝustigo... krom se vi ankoraŭ havus iujn pliajn informojn... Sed mi dubas pri tio, kaj pensas ke vi nur eltranĉis blokon el la ĝermolisto kaj faris proprajn artikolon el ĝi. ThomasPusch (diskuto) 16:33, 16 sep. 2024 (UTC)[Respondi]