Diskuto:La Besto-Farmo
Mi konas la libron en Esperanto de jardekoj sub la titolo de la esperantlingva eldono - "La bestofarmo". Eĉ se mi bone komprenas ke vikipedia kontribuanto preferas la vorton "bieno" al la pli neologisma vorto "farmo", jen la libra titolo, kiu enradikiĝis en la esperantlingva literaturo. Mi dubas ĉu bonas pro persona lingva prefero nun novinventi la esperantlingvan librotitolon, sen ke oni libroforme eldonus duan literaturan tradukon de la verkaĵo, en almenaŭ sama eldonkvanto kiel la publikaĵo tradukita de Gerald Tucker, titoligus ĝin "Besto-Bieno" kaj tiam en vikipedio por la esperantlingva artikola titolo povus elekti inter ambaŭ librotitoloj.
ThomasPusch 17:48, 8. Feb 2011 (UTC)
Komencu diskuton pri La Besto-Farmo
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi La Besto-Farmo.