Saltu al enhavo

Diskuto:La ripozo (Francesco Filippini)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La noto pri alia, samtempe kreita teksto de alia pentraĵo de sama redaktinto same validas por tiu-ĉi teksto:

La titolo "La strigliatura della canapa (Filippini, Pinacoteca di Brera)" estas sen neceso komplika. Aldonaĵo inter krampoj nur utilas, se ekzistas du artikoloj pri ekzakte sama baza titolo, do ĉi tie "La skuado de la kanabo". Por montri, ke ne temas pri artikolo agrikultura pri prilaboro de kanabo rikoltita, enordas lasi aldonaĵon (Francesco Filippini), sed aldone mencii la artan muzeon en la titolo vere ne necesas! ThomasPusch (diskuto) 15:52, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

> Do la titolo estu "La ripozo (Francesco Filippini)" ! ThomasPusch (diskuto) 15:55, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Restas demando pri referencoj[redakti fonton]

Tamen restas demando pri referencoj: Pri 5 el liaj pentraĵoj nun estas artikoloj, 4 estas bildigitaj en la komunejo, kie entute bildiĝas 40 el lia pentraĵoj, sed neniu kun titolo "la ripozo". Tio iom mirigas, ĉar ĉiuj liaj pentraĵoj nun estas ne plu kopirajte protektitaj, do facilus alŝuti ilin al la komunejo. La aliaj bildoj ankaŭ troveblas en la reto, de neniu kun titolo "la ripozo", kaj ankaŭ la itala referenco ĉi tie citita bildigas kelkajn bildojn de li, sed neniu kun titolo "la ripozo". Klare ke ne ĉio troveblas en la reto, sed kompare kun la aliaj 40 bildoj, kiuj bone troveblas per diversaj fontoj, restas duboj ĉu pentraĵo "la ripozo" entute ekzistas. Alilingva artikolo pri la laŭdira pentraĵo ankaŭ ne ekzistas. Teorie do povus esti ke iu fantazie kreis artikolon pri tute nenio. ThomasPusch (diskuto) 16:40, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]