Saltu al enhavo

Diskuto:Lasero (velboato)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo velŝipo trafe klarigas: "Oni kutime parolas pri velboato se temas pri iom malpli granda veturilo, kiun oni uzas por sporti aŭ libertempi. Velŝipo estas pli granda kaj estas uzata ĉefe por transporti ŝarĝon aŭ pasaĝerojn. Ne estas facile difini ekzaktan limon inter ili." Tamen tute klaras ke Lasero tute ne taŭgas por transporti ŝarĝon aŭ pasaĝerojn kaj ĝi estas unu el plej malgrandaj boatoj uzataj por velado, en kiu nur estas loko por unu homo. Do ĝustas ke la teksto jam nun grandparte uzas la priskribon "velboato", kaj malĝustas la titolo "Lasero (velŝipo)". Mi sekve konordigas tekston kaj titolon, kaj movas la titolon al nova formo "Lasero (velboato)". Aparte de tio, estas ankoraŭ relatzive nova variaĵo "Lasero Radialo", pri kiu ankoraŭ tute ne informas nia teksto, kvankam en aliaj lingvoj eĉ estas malsamaj artikoloj. Sed tio estas aparta temo... ThomasPusch (diskuto) 10:07, 14 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]