Saltu al enhavo

Diskuto:Listo de dancistoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nuna listo de dancistoj estas ridinda. Estas kategorio "baleto" kun nul homoj, kaj kategorio "aliaj" kun sep homoj, inter ili du rompdancistoj. Kial havi subkategorion "aliaj", se krom tiu subkategorio tute ne estas homoj - do "alia kompare al kio"? En la kategorioj pri dancistoj tamen estas multe pli da artikoloj: mi laŭ la nuna stato kalkulas sole 38 baletistojn, kaj laŭ landoj 3 aŭstrojn, 1 bosnanon, 2 britojn, 1 ĉeĥon, 2 ĉinojn, 6 francojn, 3 germanojn, 29 hungarojn, 1 japanon, 1 kubanon, 4 rumanojn, 5 rusianojn, 2 svisojn kaj 25 usonanojn, krome en la baza kategorio ankoraŭ menciiĝas 3 pliaj dancistoj (el Nederlando, Mozambiko, Hispanio). Videblas ke iuj vikipedianoj entuziasmas pri biografioj de hungaroj kaj usonanoj. Eble ne ĉiuj biografiaj artikoloj enordiĝis en la kategorio, sed ĉiukaze estas signife pli ol sep homoj. Diskuteblas ĉu aparta listo entute sencas, aŭ ĉu ne pli bonus krei pliajn kategoriojn laŭ specoj de dancado, kaj eblus flekseble kategoriigi homojn kaj laŭ landoj kaj laŭ fakoj: Liston necesas permane aktualigi, la kategorioj mem aktualiĝas. Sed ĉar la listo jam ekzistas, ankaŭ en aliaj vikipediaj lingvoj, mi nun ne forĵetas ĝin, sed kontraŭe aldonas informojn, kiom mi en la nun limigita tempo sukcesas. ThomasPusch (diskuto) 12:42, 20 apr. 2016 (UTC)[Respondi]