Diskuto:Listo de urboj de Germanio
Bonvolu ne "donaci" al ĉiu urbo esperantigitan nomon. En Esperanto estas konvencio uzi esperantigitajn formojn de urbonomoj nur se temas pri mondskale tre konata urbo (ekzemple: Parizo, Romo, Londono, Berlino, Prago...) aŭ pri urbo elstare grava por /kaj multe uzata de/ la esperantistoj (ekzemple: Bjalistoko kaj Bulonjo/Bulonjo-ĉe-Maro).
Amike Montanesko
La ĝisnuna elekto de urboj estis arbitra. Mankis iuj el la plej multe loĝataj urboj, kaj enestis aliaj kiujn elstarigis lokulo. Nun enestas ĉiuj urboj de Germanio laŭ stato komence de la jaro 2012 - iuj malmultaj (tute pravas Montanesko ĉi-supre) ankaŭ per esperantlingva nomo.
ThomasPusch 00:26, 18 Jan. 2012 (UTC)
Komencu diskuton pri Listo de urboj de Germanio
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Listo de urboj de Germanio.