Diskuto:Longo
La du artikoloj "longo" kaj "larĝo" laŭ mia ĵusa legado tute ne klarigas, kiu mezuro nomiĝu "longo" kaj kaj "larĝo". La franca teksto havas klarigon pri tio: "la largeur est la plus petite des deux mesures d'un rectangle; l'autre mesure, de taille plus importante, est nommée longueur" (la larĝo estas la pli malgranda el la du mezuroj de rektangulo; la alia, pli granda mezurunuo nomiĝas longo). Kompreneble ne ĉiu formo en la vivo tiom simplas kiom rektangulo, sed la klarigo analogie ankaŭ taŭgas por ekzemple insulo aŭ lago. Kaj fakte tiel ankaŭ klarigas PIV: Longo = "Etendo de iu aŭ io, mezurata laŭ la plej granda dimensio" (kaj larĝo= grando laŭ la direkto perpendikla al la longo). Do ankaŭ tie la longo simple pli grandas ol la larĝo. Tiun banalan difinon bonus pli klare elstarigi en la teksto (kaj, cetere, ĉiam bonas meti referencon al PIV, ĉe tiom bazaj vortoj). ThomasPusch (diskuto) 23:25, 3 feb. 2023 (UTC)
lingvaĵo: "havas longecon"
[redakti fonton]En 250 instancoj, kial oni diras "havas longecon" kaj ne la simpla "havas longon"? laŭ kiu regulo de la GdE pri plej simplaj kunmetaĵoj? aŭ la principo de Neceso kaj sufiĉo por vortfarado en Esperanto?
Nature samas pri "havas larĝecon", "havas altecon" KTP.
Sj1mor (diskuto) 10:55, 15 okt. 2024 (UTC)
- Jen PMEG pri la afero. "Iuj volas, ke oni ĉiam rigore distingu, sed tio estas necesa nur kiam estas efektiva risko de miskompreno." Mi juĝas simile al vi kaj kutime skribas "havas longon" aŭ "longas" ktp. Sed tio estas stila elekto. Se iu jam skribis "longecon", mi malrekomendas ŝanĝi ĝin. Arbarulo (diskuto) 15:23, 15 okt. 2024 (UTC)