Diskuto:Lupolo
Etoso
Kial "vera" ?[redakti fonton]
Mi tute ne komprenas, kial la titolo de la artikolo enhavas la vorton "Vera". Ĉu troviĝas artikoloj "Malvera lupolo", "Nevera lupolo", aŭ "Falsa lupolo"? Ne. Tial mi verŝajne alidirektos de "Vera lupolo" al simpla "Lupolo". Sed por mi la problemo estas tio, ke ĉi tiu artikolo temas ĉefe pri la floroj, kiujn oni uzas por fari bieron. En la angla ni nomas tion "Hops". Sed mankas ligilo inter la angla artikolo Hops kaj tiu ĉi artikolo, ĉar la ligilo estas inter tiu ĉi kaj la angla artikolo pri la planto, Humulus lupulus. Estas sensence ligi tien kaj ne ligi al Hops, sed la reguloj ne permesas du ligojn en unu Vikipedion. Do mi kreos artikoleton pri "Lupolfloro" kaj alidirektos de tio al "Lupolo". --Haruo (diskuto) 11:43, 27 Feb. 2016 (UTC)