Saltu al enhavo

Diskuto:Marseille-Prado (stacidomo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mapligila mapo

[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la mapligila mapo ne ĝuste funkciis, en la informkesto. Tio okazis, ĉar ne estas Vikidatuma ligado resp. intervikiaj ligiloj. Ĉar mi ne scias, al kio ligi, mi provizore metis en la informkestan parametron wd-id la Vikidatuman Q-kodon (Q23482) de la rilata komunumo Marsejlo. Nun videblas mapo, sed la area markilo ne ĝustas. Ĝi rilatas ne al la stacidomo, sed al la urbo. Tamen tio estas pli bona ol iu erarmesaĝo. - Post intervikia ligado de la artikolo kun alilingva versio, tiu Q-kodo denove povos esti forprenata. Se dum antaŭrigardo ĉio bonas, tia forprena ŝanĝo povos esti konservata. Se ne, la kodo devos resti aŭ vi sciigu min. --Tlustulimu (diskuto) 21:10, 5 maj. 2021 (UTC)[Respondi]